Demografia transiro

Hispanlingva bildo pri Demografia transiro: la monda populacio kreskis malrapide laŭlonge de la historio, sed tiu kresko, reprezentata de verda areo, akceliĝis dum la lastaj 200 jaroj.

Demografia transiro estas demografia teorio pri la rilato inter la demografiaj ŝanĝoj kaj la sociekonomiaj ŝanĝoj. Ĝi originas de esploroj pri tiaj ŝanĝoj en la 18a jarcento en la industrilandoj de Eŭropo, kaj tiele la rilaton inter loĝantaro, disvolviĝo kaj demografia kresko.

La Demografia transiro klarigus la transiron de antaŭindustria demografia reĝimo, karakterizita de altaj mortindico kaj naskindico al alia reĝimo jam industria kun forta pliiĝo de la populacio kaj poste al alia postindustria, kun tre malaltaj mortindico kaj naskindico. Kvankam dekomence ĝi rilatis substance al la demografiaj ŝanĝoj okazigitaj de la industria revolucio ties uzado, kvankam kun kritikoj kaj limigoj, estas multsence valida, ĉar oni povas konsideri, ke ĝi iĝis paradigmo en la demografio de granda parto de la 20a jarcento.[1][2]

  1. David Reher, Interacciones entre mortalidad y fecundidad durante la transición demográfica. Un marco explicativo, en Homenaje. Doctor Jordi Nadal: la industrialització i el desenvolupament econòmic d'Espanya, Albert Carreras,Miquel Gutiérrez (eds.), Universidad de Barcelona, 1999, ISBN 84-475-2146-X, Vol I, paĝoj 290 kaj vv.
  2. Osama Saito, Demografía histórica: realizaciones y expectativas

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search